Universitato de Konstantinopolo | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 425 | |
fondinto(j) | Teodozio la 2-a vd | |
Geografia situo | 41° 0′ 44″ N, 28° 58′ 34″ O (mapo)41.0122428.976018Koordinatoj: 41° 0′ 44″ N, 28° 58′ 34″ O (mapo) | |
lando | Bizanca imperio | |
urbo | Konstantinopolo | |
| ||
La Universitato de Konstantinopolo (greke Πανδιδακτήριον, pandidaktrion, laŭlitere: "ĝeneraligita instruado") estis institucio de altedukado kiu ekzistis en la Orientromia imperio, sub imperiestreca patroneco, ekde 425 ĝis la konkero de Konstantinopolo fare de la otomanoj en 1453. La celo de la institucio estis trejni oficialulojn por la imperia burokratio kaj laikaj administrantoj de la eklezio (ĝis 1204 la institucio ne estis religia institucio, ne instruis teologion kaj ne okupiĝis pri klerika trejnado).